personaĵoj
naskita en bergen (norvegio) al usona patrino kaj sveda patro mia fono estas sufiĉe internacia. nuntempe en danio mi jam loĝis en norvegio, aŭstrio, germanio, rusio kaj pasis longaj periodoj en usono, svedio kaj francio. pro mia fono eble ne tro surprisas ke mi flue parolas la anglan, norvegan, svedan, germanan, rusan kaj esperanto.
kvamkam mia patro ekparolis esperanton kun 17 jaroj mi lernis la lingvon kun 16 (liaj provoj instrui al mi la lingvon infanaĝe estis vanaj) kaj ekde tiam ankaŭ ekaktivis en la movado (inter alie kiel aktivulo en gej, jefo, usej, eurokka kaj nje, organizanto de renkontiĝoj kaj eĉ prezidanto de tejo).
sed ne nur lingvoj, ankaŭ muziko gravas en mia vivo. ludinte la pianon kaj tubjon la trumpeto iĝis mia ĉefa instrumento. mi aktivis en pluraj grupoj (kovrante stilojn inter jazz/big band muziko kaj ska/ska-punk). nuntempe mi ludas en "the understudies", kula (aŭ ŝika) ska-grupo de copenhago
aliaj hobioj estas kreskado de karnivoraj plantoj (kaj baldaŭ lithops - vivantaj ŝtonoj), fotado, kuirado kaj vojaĝado.