Prezento

Lernolibroj

Facilaĵoj

Romanoj

Noveloj

Poezio

Faktolibroj

Artikoloj

Aŭdaĵoj

LA PIRONEJO

Naskiĝdato: 1931

Loĝlando: Svislando

Profesioj: Psikologo & Interpretisto

Bibliografio


Atentu: Se vi volas kontribui al 'La Pironejo' sendu tekston al mi kaj ĝi estos enemetita Pironejen, antaŭdankon!

Prezento:

Claude Piron estas eble unu el la plej gravaj personoj por Esperanto iam! Tion mi opinias pro liaj pensoj priskribitaj en la libro La Bona Lingvo, kiu influis multajn esperantisojn, kaj pro tio ke li dum pli ol 50 jaroj verkadis abunde per, pri kaj por la Lingvo Internacia. Ĉi-reteje vi trovos superrigardon de tiu ege interesa kaj leginda verkaro.

Sian E-verkadon komencis Piron kiel adoleskanto per poemoj, de kiuj kelkaj troviĝas en la libro
Malmalice. Lia unua eldonaĵo estis Ĉu vi kuiras ĉine? kiu aperis 1976 sed jam en la 50-aj jaroj li gajnis la unuan premion en la literatura konkurso de UEA (poezia fako).

La du libroj pri kiuj li plej kontentas estas
Ili kaptis Elzan, kiun li verkis "kun plej granda plezuro", kaj Tien kiu estas la plej spiriteca de liaj ĝis nun verkitaj libroj. Sed eble ni havos eblecon legi eĉ pli de tia ĝuaĵo ĉar revoj en nia kara verkisto troviĝas pri libro kun la titolo "La arto feliĉi".

Por pli ekkoni la interesan personecon de Piron mi rekomendas aŭskulti intervjuon kaj legi la intervjuartikolon "Interesaj respondoj de Claude Piron". (Hokan)

Lernolibroj:


(20 paĝoj)

Sen Pardono

Rakonto en Esperanto kiu pere de lingvaj klarigoj en la franca instruas Esperanton.


(112 paĝoj)

Vivi estas miri

Ĉarmaj rakontoj en Esperanto kiuj pere de lingvaj klarigoj en la franca instruas Esperanton.

(48 paĝoj)

Gerda malaperis!

Vere klasikaĵo por komencantoj! Kiam mi legis la libron kiel tute nova komencanto mi penis "Kial diable li diras la samon tri fojoj sampaĝe?!". Dum la relegado mi pli bone komprenis la enhavon kaj eltrovis la interesan manieron uzi Esperanton kaj la abundajn vortkombinojn.

Interreta kurso ligita al la libro

(128 paĝoj)

Lasu min paroli plu

"Oni ne vere posedas esperanton, se oni ne kapablas ekspluati la multajn eblecojn, kiujn jam entenas minimuma vorta kaj gramatika scio. Nur malmultajn radikojn la lernanto ekkonas en ĉiu unuopa ĉapitro de Gerda Malaperis!, sed ilia latenta esprimpovo estas grandega. Helpi lin malkovri tiun riĉecon estas unu el la celoj de ĉi tiu kolekto.

Por tion atingi, la lernanto saĝe agos, se, studinte ĉapitron de Gerda, li tuj legos samnumeran tekston en ĉi tiu kolekto. Li jam konos ĉion necesan, vorte kaj gramatike, por kompreni ĝin. Ekzemple, se li lernis la materialon de Gerda ĝis, inkluzive, ĉapitro 7, li trovos sub la numero 7 de ĉi tiu kolekto tekston, en kiu nenio nelernita prezentiĝos. Aŭ, pli ĝuste, li renkontos en tiu teksto neniun novan RADIKON, sed jes novajn VORTOJN, kaj la neceso deveni ilian sencon surbaze de la elementoj, kiujn li lernis, iom post iom enkondukos lin en la vortfaran sistemon de esperanto.

Dua celo de ĉi tiu kolekto estas firmigi la akiritajn sciojn. La tuta lingva materialo de Gerda Malaperis!, estas ĉi tie reuzata, kaj tiuj radikoj, kiuj aperis tro malofte en la romaneto, estas daŭre ripetataj en ĉi tiuj tekstoj, tiel ke ili firme fiksiĝos en la memoro de la lernanto kun peno minimuma. Al la firmiga efiko kontribos ankaŭ la fakto, ke la koncernaj elementoj troviĝas ĉi tie en tekstoj kun tute aliaj atmosferon, pritraktantaj tute aliajn temojn.

Ĉi tiu kolekto konsistas plejparte el monologoj. Tio ebligas al la lernatno ekzerci sin sola: legante tekston laŭtvoĉe, li uzos vere parolan lingvon, kaj povos identigi sin al la koncerna rolulo, kiel aktoro faras. Tia identiĝo estas unu el la konataj psikoloiaj rimedoj favori la asimiladon de lingvo.

Se, dank' al ĉi tiuj ekzemploj de parola esperanto, verkitaj kun malgranda vortprovizo, la lernanto konsciiĝos, kiel multe kaj diverse minimumaj lingvo-elmentoj ebligas esprimi sin, la ĉefa celo de ĉi tiu verko estos atingita."

(De la antaŭparolo.)

Facilaĵoj:

(36 paĝoj)

Dankon, Amiko!

"Kion vi farus, se, dum vojaĝo eksterlande, vi retroviĝus sola, sen mono - kaj sen kreditkarto - ĉar iu, dum vi dormis, prenis de vi ĉion, kion vi havis? Certe interesos vin vidi, kiamaniere Rikardo, la juna vojaĝanto, pri kiu rakontas ĉi tiu libro, reagis al tiu problemo. Se Rikardo estus kuraĝa, aŭ plena je ideoj, eble li sukcesus pli malpli rapide elturni sin el tiu malplaĉa situacio, sed tia li ĝuste ne estas. Sen mono, sen amikoj, perdita en fremda urbo, kie li konas neniun, kaj kie la policio ne pretas helpi, kion timema junulo povas fari? Tamen Rikardo savos la urbon el grava danĝero... Verkita en flua kaj facila lingvo, sed ne pro tio malpli bela ĉi tiu romaneto nur povas plaĉi al li. Se ve estas komencanto, vi mire rimarkos, ke vi facile ĝin komprenas. Kaj se vi delonge scipovas esperanton, vi ŝatos la naturan ligvaĵon de la verkinto kaj la humuron de la situacioj, kiujn li atentokapte priskribas."

(De la dorsoflanko.)


(77 paĝoj)


La kisa malsano

"Tiu ĉi romaneto estas destinita al la ĝenerala esperantista publiko. Tamen, mi konfesas, ke, pliafoje, mi speciale atentis, verkante, la bezonojn de la progresantoj. Mi provis eviti malsimplajn frazojn, kaj uzis kiel eble plej multe vortojn el la baza vortaro. Leganto, kiu regas nur la vortojn troveblajn en Gerda malaperis!, komprenos almenaŭ 93 elcentojn el ĉiu ĉapitro. Fakte, li devonos la signifon de la plimulto el la nekonataj vortoj nur pro la ĉirkaŭteksto.

Kvankam multaj okcidentanoj tion ne konscias, ekzistas popoloj, kiel la ĉina, por kiuj la t.n. "internaciaj" vortoj ne havas similaĵon en la gepatra lingvo; sekve, ilia signifo restas plene mistera, kiam la lernanto unuafoje renkontas ilin. Grandparte por enkonduko tiajn legantojn en la teminaron de la ekonomia kaj politika vivo mi verkis ĉi tiun rakonton. La vortoj, kiujn ili renkontos ĉi tie, sed kiuj ne apertenas al la vortaro de Gerda malaperis!, estas vortoj kiel banko, demokratio, ekonomio, evoliu, importi, industrio, investi, komerco, ministro, partio, politiko, pulika, regi (-> registaro), salajro, statistoko, strukturo, ktp.

Sed kia ajn la lingva nivelo, mi esperas, ke la leganto ricevos el ĉi tio rakonto tiom da plezuro, kiam mi havis verkant ĝin." (Postnoto de Piron.)

"Jes ja, oni vere ricevas plezuron legi ĉi tiun bonetosan romaneton kun pura kaj brila lingvo!" (Hokan)

(18 paĝoj)

Kiu estas Jozefo?

Bildstria rakonto en facila Esperanto kiu estas speciale verkita kiel la ekzercolegaĵo akompane al la Zagreba lerolibro de Esperanto.

(100 paĝoj)

Ili kaptis Elzan

Tre ĉarma kaj amuza romaneto en facila esperanto.

(216 paĝoj)

Vere aŭ Fantazie

"Kara leganto,

Vi komencis lerni esperanton. Kaj nun vi volas iri plu antaŭen. Vi deziras plibonigi (pli-bon-igi) vian scion de la lingvo. Ĉi tiu libro estas por vi.

Por povi uzi la lingvon pli bone kaj por ĝin pli bone kompreni, vi bezonas lerni novajn vortojn. La libro, kiun vi nun tenas per la mano, povos servi al vi tiucele: ĝi iom post iom venigos vin al la kompreono de la mil vortoj aŭ vorto-partoj, kiujn oni plej multe uzas en esperanto, kaj per kiuj oni povas fari multajn milojn da aliaj vortoj, kiuj, fakte, ebligas paroli kaj skribi pri ĉio. ...

Mi fine diru ankaŭ ion alian, kio por mi gravas: mi provis rakonti bele, iom arte. Tio ne ĉiam estas facila, kiam oni rajtas uzi nur malmultajn subvortojn, sed tamen mi opiniis, ke estas mia devo tion provi. Ĉu mi sukcesis? Ne mi povus diri. Sed mi esperas, ke mia rakontaro estos ne nur instrua al vi, sed ankaŭ plaĉa." (De la antaŭparolo.)

"Ho jes! Sukceso estas ĉi tiuj 43 rakontoj, belega lingvo kaj certe estis plaĉo por mi ĝin legi." (Hokan)

Romanoj:

(139 paĝoj)

Tien

"Severe deprimita viro revenas resanigita post malfacile kredebla vojaĝo al stranga "paralela mondo", alirebla, laŭ liaj diroj, tra preciza loko en alta montaro. La juna psikologino, kiu prizorgas lin, sekvas liajn spurojn kun la volo certigi, ĉu temas pri realo aŭ fantaziaĵo. Ŝi spertas ion similan. Ĉu ambaŭ estis viktimoj de halucino? La rakontanto, mem psikoterapiisto, sub kies kontrolo la junulino laboras, jen skeprikas, jen emas kredi. La strebo por trovi la veron kundukas lin al malkovroj, kiuj ŝanĝos lian tutan percepton pri la universo... kaj pri si mem." (De la dorsoflanko)



(144 paĝoj)

Ĉu li venis trakosme?

La polica detektivo Jano Karal, lia edzino Ĝoja, konata psikologino, kaj ilia nevo Stefano solvas problemon...

(132 paĝoj)

Ĉu vi kuiras ĉine?

La polica detektivo Jano Karal, lia edzino Ĝoja, konata psikologino, kaj ilia nevo Stefano solvas problemon...

(180 paĝoj)

Ĉu ni kunvenis vane?

La polica detektivo Jano Karal, lia edzino Ĝoja, konata psikologino, kaj ilia nevo Stefano solvas problemon...

(127 paĝoj)

Ĉu li bremsis sufiĉe?

La polica detektivo Jano Karal, lia edzino Ĝoja, konata psikologino, kaj ilia nevo Stefano solvas problemon...

(92 paĝoj)

Ĉu ŝi mortu tra-fike?

La polica detektivo Jano Karal, lia edzino Ĝoja, konata psikologino, kaj ilia nevo Stefano solvas problemon...

Noveloj:

[bildo]

Ĉu rakontu novele?

[priskribo, ev ligiloj]

 

Skribaĵo! De kie?

Tiu ĉi novelo, verkita en lingvaĵo kun limigita vortaro, maldirekte temas pri reenkarniĝo.

La dorsosako de Panjo Rut'

Enhavas sep novelojn de Claude Piron kaj dek unu de Sandor J. Bako

Poezio:

(59 paĝoj)

Malmalice

[priskribo, ev ligiloj]

Faktolibroj:

(111 paĝoj)

La Bona Lingvo

"Pri la bona lingvo mi babilos kun vi, se vi konsentas. "Bona kiurilate?" vi demandas sendube, konscia pri la multaj sencoj de tiu ĉi vorto. "Ĉiel", mi respondas. Ĝuste tion mi ŝatas pri tiu lingvo, ke laŭ tiom da aspektoj ĝi bonas al mi." (La unuaj frazoj de la libro.)

"Ege inda kaj bona, ĝi montras starpunkton inter la eŭropa kaj ĉina lingvaj perspektivoj, starpunkton per kiu Claude Piron laŭ mi igas sin mem kaj la leganton tre proksimaj al la esenco de Esperanto - kaj lingve kaj socirilate." (Henning von Rosen)

[bildo]

(334 paĝoj)

Le defi des langues - Du gachis au bon sens

El intervjuo kun Piron:

"Mi aŭdis ke vi skribis dikan libron pri lingvistiko kaj esperanto en la franca, ĉu ĝi venos ankaŭ esperante?"

"Mia franclingva libro ne temas pri lingvistiko, nur pri la monda lingvo-problemo, kaj e-o kiel ties plej "mensesana" solvo. Fakte ĝi estas pli psikologia ol lingvistika. Ĝi grandparte baziĝas sur mia sperto kiel iama tradukisto kaj mia deinterna kono de instituciaj lingvaj servoj, kaj de la ebloj pri lingvoinstruado. Mi ne scias, ĉu ĝi iam aperos en esperanto. Mi komencis traduki ĝin, sed tio estas tro temporaba laboro. Mi atingis nur la komencon de la dua ĉapitro, kaj tio estis antaŭ tri jaroj. De tiam mi ne plu trovis la tempon labori super ĝi. Mi bezonus almenau tri paralelajn vivojn por fari ĉion, kion mi devus fari. Vi trovos tre objektivan recenzon pri tiu libro, verkitan de Robert Philippson, profesoro pri lingvoj en la universitato de Roskilde (<robert@babel.ruc.dk>), kiun mi persone ne konas, en "Language in Society", 26:1 (1997), pp. 143-147."

(108 paĝoj)

Kiel personeco sin strukturas

"Verki ĉi tiun kursotekston mi longe hezitis. Psikologion ja oni lernas nur praktike. Fakte, tiu rimarko validas pri ĉi kampo, kaj esperantistoj tion perfekte scias: neniu, ne uzinte la lingvon en praktiko, povas vere senti, kaj do scii, kio ĝi reale estas.

Kial mi tamen verkis? Eble ĉar mi ŝatas verki. Eble ĉar mi esperas, ke ĉi tiu laboro konvinkos kelkajn pri la graveco provi meti ordon en la nuna ĥaoso de psikologiaj skoloj. Eble ĉar vidi mian nomon sur kovrilpaĝo de universitata teksto kontentigas ian vanteman trajton en mia personeco. Eble ĉar... Sed kiu, studinte psikoligion, aŭdacus paroli pri la motivoj de siaj decidoj, kvazaŭ li ilin konus?

Eble tial, finfine, mi verkis: por ke la personoj, kiuj aĉetos ĉi tiun kursotekston, ekkonsciu pri la fakto, ke neniu ago estas simpla, ke sub ĉia decido, eĉ laŭŝajne sensignifa, troviĝas la tuta unika komplekseco de unika homa vivo: mistero nesondebla, pli vasta kaj profunda ol oceano.

Legante ĉi tiun kurson, vi ne lernos la psikologion de personeco. Mi ne povas transdoni al vi sciojn, ĉar sciojn certajn mi ne havas. Mi volis nur prezenti unu el la mil eblaj manieroj aliri vivantan realaĵon, kiu ĉiam estas multe pli riĉa ol ni spontane imagas, kaj inviti vin pripensi pri la praktikaj konsekvencoj de tiu mirinda komplekseco, al kiu tamen ordo ne mankas. Se iom pli da toleremo rezultus, eĉ se nur ĉe kelkaj, la peno de la verkado estus pli ol kompensita." (Antaŭparolo)

(x paĝoj)

Esperanto el la vidpunkto de verkisto

[priskribo, ev ligiloj]

Artikoloj:

Aŭdaĵo: