Bonvenon al la retejo de E@I!

Ni estas internacia junulara organizo, kiu subtenas internacian kunlaboron kaj komunikadon en la tuta mondo realigante edukajn projektojn kaj subtenante interkulturan lernadon kaj uzadon de lingvoj kaj retaj teknologioj.

Pri ni

Lastaj novaĵoj

Jar-kompaso – planu novan jaron en Esperanto

Ĉu vi kutimas jarfine (aŭ jarkomence) sumigi vian pasintan jaron kaj plani la alvenantan? Ĉu vi eble starigas al vi iujn novjarajn rezoluciojn aŭ planojn? Se ne, pripensu, ĉu vi […]

Lingvemuloj kaj poliglotoj tutmondaj denove renkontiĝos en 2022 – kaj interrete kaj ĉeeste

La ĉiujara internacia renkontiĝo Polyglot Gathering (aŭ Esperante: Plurlingvula Kunveno) okazos en nur kelkaj tagoj – ĉi-jare eĉ dufoje. Kion signifas esti poligloto, tamen? Loze difinita, povas esti nomata poligloto […]

Polyglot Gathering revenas rete en 2022!

En 2022, Polyglot Gathering Online reokazos rete de 28a de aprilo ĝis 1a de majo. Tie atendos vin prelegoj, atelieroj lingvoekzercejoj disverslingvaj, kaj sociumaj programeroj! Aliĝo eblas ekde nun ĉi […]

Vidu ĉiujn
Ĉiuj aranĝoj

Projektoj

Russian Online — Laŭ la modelo de retejoj por memlernantoj (Slovake.eu, Deutsch.info, Mluvtecesky.net kaj aliaj) estas preparata retejo por lerni la rusan. Ĝi enhavos kursojn por niveloj A1 kaj A2, votartojn, gramatikon kaj materialon por legi kaj aŭskulti. Por entreprenistoj estas preparata sekcio kun informoj utilaj por entrepreni en Rusio. La projekto estas subtenata de la EU-programo “Erasmus+”.
Slovake.eu — Multlingva retejo por instrui la slovakan lingvon al eksterlandanoj. La projekto estis subtenita de la EU-agentejo EACEA kaj ekfunkciis en marto 2011. La retejo estis konstruita surbaze de spertoj de lernu.net kaj aliaj retaj projektoj. En novembro 2013 startas dua etapo, dum kiu aldoniĝos B-nivelo de la kurso kaj kelkaj novaj funkcioj.
Cybermobbing — "Cybermobbing" (kibernetika/interreta ĉikanado) estas projekto nelingva. Dum du jaroj ekestos multlingva retejo kun instrukcioj, informoj kaj atentigoj pri la danĝeroj de la cifereca mondo, dediĉita ĉefe al infanoj kaj adoleskuloj. La projekto tute bone eniras la agadkampon de E@I, kiu specialiĝas ĝuste pri "Edukado ĉe Interreto" – do eduki junularon pri la danĝeroj de interreto (kaj pri homoj kiuj misuzas ĝin) estas tre taŭga kaj tre aktuala iniciato en la nuna mondo.
Lingvo.info — Multlingva retejo instruos pri lingvoj, diskonigados jam ekzistantajn retajn kursojn, kaj montros ke lingvoj povas esti samtempe amuzaj kaj utilaj.
lernu! — Multlingva kursejo, kiu celas Esperanto-lernemulojn. Krom diversnivelaj kursoj, ĝi enhavas ekzemple vortarojn, superrigardon de la gramatiko, laŭtlegitajn rakontojn kun bildoj, tujmesaĝilon ktp.
deutsch.info — Multlingva retejo por instrui la germanan lingvon al alilingvanoj. La senpaga kurso por memlernantoj funkcias ekde la jaro 2013. Ekde tiam ĝi akiris pli ol 350 000 uzantojn kaj ĝi estis tradukita al 19 lingvoj. (Legi pli…)
Ĉiuj niaj projektoj

Ĉu vi trovas niajn aktivaĵojn utilaj kaj valoraj? Tiam bonvolu subteni nin per ajna sumo

Donacu nun
Ĉiuj eldonaĵoj

Volontulu por Esperanto en E@I!

Loĝu kaj laboru dum 9-12 monatoj kun junaj esperantistoj el diversaj landoj
Pri volontulado