Saluton!

Ĉu vi scias, ke Esperanto jam venkis?

Vi diras, ke tio ne estas vera? Ĉu? 1)

  • eliru straten, esploru reklamaĵojn, nomojn de hoteloj, kafejoj, butikoj...
  • foliumu gazetojn, magazinojn, atentu pri firmaaj nomoj...
  • eniru vendejojn, legu nomojn de varoj...
  • vagadu interete kaj pripensu signifon de retejnomoj...

Ĉie vi povas rimarki konatajn vortojn, niajn karajn, esperantajn. Eble vi ne pensis antaŭe pri ilia esperanta-inklino, sed ĝi ja estas. Provu!

En tiu retejo ni kolektas faktojn pri La Venko de Esperanto. Aliĝu, trovu en via urbo pruvo de La Venko, fotu ĝin, skribu pri tio en nia vikio, kaj sentu sin feliĉa esperantisto!

1) Enhavo de la retejo, krom prezentitaj faktoj, estas amuza kaj ŝerca. :-)
saluton.txt · Lastaj ŝanĝoj: 17/05/2007 11:54 by ljosxa
Recent changes RSS feed Creative Commons License Donate Driven by DokuWiki