Historio: » Yankee Doodle
Yankee Doodle
| E-teksto | ... |
|---|
Usona, patriota popolkanto. “Yankee doodle dandy” prononcu: “jenki dudl dendi”.
Teksto
Negrasa estas Yankee-knab’
kaj ĉie favorat’, he!
ĉe danco, ludo, sport’ kaj bal’
viglega kiel rat’, he!
Refreno:
Yankee, gardu ĉe marbord’,
Yankee doodle dandy!
Ridu pri minaca vort’,
Yankee doodle dandy!
En politik’, balotoj kaj
sportludoj li ĉeestas;
kaj de l’ komerco la profit’
en liaj manoj restas.
Refreno
Al lia glora hejma land’
fidela ĝis la osto,
kaj “Yankee doodle doo” por ĉiam
restas lia tosto.
Refreno
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Yankee Doodle



