Historio: » Vortoj
Vortoj
Kantas Persone, muziko & teksto: Martin
Teksto
Vortoj, vortoj
El via buŝ’
Tien, reen
Per tiro kaj puŝ’
Kelkaj monatoj forpasis
De l’ ruĝa aŭtun’
Ni ĉiuj kredis je nova aŭroro
Sed nun...
Refreno:
Ĉu tenus vin plu la kred’
Dum la mondo disfalas?
Ĉu fumo de cigared’
Panikon vualas?
Vortoj, vortoj
Mi ne povas plu
Lasu nin fali
Al nigra tru’
Kaj eble en granda kaoso
Dum eta sekund’
Ni trovos ripozon, rifuĝon
De l’ pensa inund’
Refreno, 2-foje
Ĉu tuŝus nin la susur’
Se la cerbo eksplodas?
Ĉu logus nin la futur’?
Futuro eksmodas
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Vortoj



