Historio: » Vojagxigu Min
Enhavo
Vojagxigu Min
Aŭtoris, komponis, muzikas Ĵ. Dan, esperantigis Bert Schumann, kantas Anne-Laure Clopeau.
Teksto
Iun tagon prenis vi la bagaĝon
por foriri vivi en alia pejzaĝo,
vin reteni la amikoj tute ne povis,
certe via estonteco vin motivis.
por foriri vivi en alia pejzaĝo,
vin reteni la amikoj tute ne povis,
certe via estonteco vin motivis.
Refreno:
Tial, sendu al mi sunon,
lasu min vojaĝi for,
donu vian sunon,
vojaĝigu min tuj.
Donu vian sunon,
igu min vojaĝi nun,
sendu al mi sunon,
vojaĝigu min.
Vi min diras, ke la birdoj kaj la floroj,
tie estas, ĉiuj estas multkoloraj,
la sezonoj kaj la plaĝoj sunigitas1,
kial vi neniam ĝis nun min invitas?
Refreno
Notoj
- sunig/it/as = estas sunigita
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Vojagxigu Min



