Historio: » Via Nomo
Via Nomo
Muziko kaj teksto de Jxomart AMZEJEV.
Teksto
Vian nomon mi ripetas ofte,
ĝi en dormo venas ĉiam nokte.
Ĝi mallaŭte, tre mallaŭte sonas,
sed mi aŭdas - ja mi vin bezonas.
ĝi en dormo venas ĉiam nokte.
Ĝi mallaŭte, tre mallaŭte sonas,
sed mi aŭdas - ja mi vin bezonas.
Refreno:
Nomo via, nomo via
vokas malproksimen.
Nomo krias, nomo krias
frape al animo.
Kaj memoras, kaj memoras
mi someron, kiam
kvazaŭ kanto sonis nomo via. (2 foje)
Vian nomon flustras mi espere
ke resonos ĝi per la letero.
Mi renkontos vin, mi tion scias,
kvazaŭ kanto sonos nomo via.
Refreno
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Via Nomo



