Historio: » Via Milda Malgxoj
Via Milda Malgxoj
Teksto - A. Saĥaltujev; muziko - Pauxlo MOJXAJEV
Teksto
Via milda malĝoj’, viaj sonĝoj misteraj
Ege karas al mi dum vivad’ sen pasi’,
Ja l’planedo de am’ kaj enigmoj severaj
Kvazaŭ birdojn fidemajn nin logis al si...
Ege karas al mi dum vivad’ sen pasi’,
Ja l’planedo de am’ kaj enigmoj severaj
Kvazaŭ birdojn fidemajn nin logis al si...
Fordegelas mart-neĝ‘. Sidas ni korproksime,
Foren-alten tirataj de iu sorĉ-streb’.
Tiom dias kandeloj, ke eblas esprimi
L’ tutan vivon senfundan per sorba vort-ŝveb’...
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Via Milda Malgxoj



