Historio: » Via Eta Timo
Via Eta Timo
Kantas Team, Antalik/ Nemĉek - Martinelli
Teksto
Ombraj malnovaj kaj flankaj stratetoj
mucidaj pro malplen’ kaj timovekaj...
La vento vagas tra tegment-tenebro:
ĝue spionas mi viajn ĉarmajn timojn.
mucidaj pro malplen’ kaj timovekaj...
La vento vagas tra tegment-tenebro:
ĝue spionas mi viajn ĉarmajn timojn.
Refreno:
Via eta tim’ ravas min,
de via timema sinten’
estas kaptita l’anim’...
Via eta tim’ ravas min,
estas kaptita l’anim’
sed vi volas ja...
kaŝi ĝin.
Sufokas morta spac’ fantomajn domojn,
hantas sur mur’ en kruc’ kreto-surskriboj,
rampas en vent’ odor’ de krizantemoj:
kaŝe spionas mi viajn ĉarmajn timojn.
Refreno
...sed vi kaŝas ĝin...
Ĉu jam, ĉu jam venas via timo?
Ĉu jam, ĉu jam dolĉe ĝi tenas vin?
Ĉu jam, ĉu jam ni proksimas pli kaj pli?...
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Via Eta Timo



