Historio: » Veku Min Aprila Sun
Veku Min Aprila Sun
Aŭtoras Oĉjo Dadaev
Teksto
Veku min, aprila sun’,
De la dorm’, ĉe maten’.
Lavu min per hela lum’,
Per la ros’ el manplen’.
Kantos birdoj ĉe river’
Pri la freŝo de aer’,
Pri vekiĝo de la ter’.
De la dorm’, ĉe maten’.
Lavu min per hela lum’,
Per la ros’ el manplen’.
Kantos birdoj ĉe river’
Pri la freŝo de aer’,
Pri vekiĝo de la ter’.
Voku min, julia varm’,
De l rutin’, de l’amar’.
Portu min el urba svarm’
Al natur’, al arbar’.
Kiel plekto de l’destin’,
Sub la kron’ de olda pin’
Mia kant’ renkontos min.
Pelu min, oktobra vent’,
De la trist’, de l’angor’.
Sen aŭtun’ ne restus sent’
De la am’ en la kor’.
Mi promenas kun la pluv’
Sub ĉiela larma flu’.
Sola nun, malsola plu.
Kovru min, decembra neĝ‘...
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Veku Min Aprila Sun



