Historio: » Valso En Ritmo De Pluvo
Valso En Ritmo De Pluvo
Teksto
Ni ne atendas sunon plu,
Sunon dronigis longa pluv’.
Bruas en botoj la diluv’
Ĉie en nia voj’.
Sub la piedoj glitas ter’,
Nin jam forlasis la esper’,
Kaj al animo en mister’
Venas malĝoj’.
Al lignofajro premas nin,
Eĉ ne varmigas forta vin’.
Povus varmigi amatin’,
Sed ŝi forestas nun.
Dormas amikoj en la tend’,
Arboj susuras pro la vent’,
Hundo fidela kun la sent’
Bojas je lun’.
Pluvas, kaj klare aŭdas mi -
Sonas en pluvo melodi’.
Sonas la valso en konsci’
De la mirakla bel’.
Kaj en la valsa melodi’
Kun la betuloj dancas mi,
Kapo turniĝas en ebri’
Pro la fabel’.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Valso En Ritmo De Pluvo



