Historio: » Tute Pite
Tute Pite
Aŭtoris, komponis, muzikas Ĵ. Dan, esperantigis Bert Schumann, kantas Bénédicte Léjas kun Bert Schumann.
Teksto
Rigardu la montarojn,
rigardu valojn, gorĝojn,
rigardu la arbarojn,
rigardu grandajn lagojn,
rigardu valojn, gorĝojn,
rigardu la arbarojn,
rigardu grandajn lagojn,
Rigardu bluajn marojn,
rigardu oceanojn,
rigardu kontinentojn,
rigardu grandajn spacojn.
Refreno:
Tute pite1 mi min sentas,
tre malgrande mi konfesas,
tute pite mi min sentas,
tute ete ho jes.
Rigardu la ĉielon,
rigardu la planedojn,
rigardu lumajn stelojn,
rigardu galaksiojn.
Refreno
Tute pite mi min sentas,
tute pite mi min sentas,
Refreno
Notoj
- pit/a (K) = malgrand(aĉ)a (PIVS)
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Tute Pite



