Historio: » Turista Kanto
Turista Kanto
| Muziko | J.Lennon, P.McCartney |
|---|---|
| E-teksto | Mikaelo Bronŝtejn |
Teksto
C Estas suna bril’, A7 Estas ankaŭ birda tril’ Dm En la verda val’. F Sub la suno G Marŝas ni kune C G A-aa-a.
C Se dum longa ir’ A7 Iun kaptos la sopir’ – Dm Tuj ekkantos li. F Ni komprenos, G Kanton subtenos C G Ni-ii-i.
Refreno:
Jen vertebra krak’ –
Estas peza mia sak’
Dum la longa voj’.
Diablo venu,
Sakon forprenu
Oj-ojoj-oj.
Mi demandas vin:
Kiam tamen estos fin’?
Mi ne povas plu!
Jam mallumas,
Kanton mi zumas
U-uu-u.
Refreno
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Turista Kanto



