Historio: » Trista Soleco
Trista Soleco
Kantas Flavio Fonseca
Teksto
Sola, kiel roko meze de maro,
Kiun nur vizias ĝemoj de ondoj
Kaj al kies blekoj mankas respondoj:
Granda soleco!
Kiun nur vizias ĝemoj de ondoj
Kaj al kies blekoj mankas respondoj:
Granda soleco!
Sola, kiel ombrodona oazo,
Kiun ni, trovinte akvon kaj frukton
Lasas kaj sopire reas en lukton:
Sankta soleco!
Sola, multa inter multo da homoj,
Kiuj ne perceptas vian torturon
Kaj decidis puŝi vin en plezuron:
Trista soleco!
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Trista Soleco



