Historio: » Tra L' Tuta Nokt'
Tra L' Tuta Nokt'
| Teksto Muziko | tradicia |
|---|---|
| E-teksto | W. MAYNARD kaj Agnes B. DEANS |
Anonima kimra lulkanto, melodio tradicia.
Kimra teksto : Ar hyd y nos
Angla teksto: Sleep, my child, and peace attend thee
Ekzistas diversaj (plejparte anonimaj) angligoj/parafrazoj
Esperante parafrazis : W. MAYNARD kaj Agnes B. DEANS
Fontoj:
- Kantfesto I (KEA)- ĉiuj tri strofoj;
- Adoru, ekumena Diserva libro, la plej nova, plej granda, plej bona Esperanta himnaro, eld. IKUE/KELI 2001, 170 (el Verda Trobadoro, 1986) - du lastaj strofoj, kiel vespera himneto “Ne timetu, kara mia”
Teksto
Gard-anĝelojn dormo sendos tra l’ tuta nokt’;
Mole lacaj horoj lantas; mont’ kaj valo dormon plantas,
Ame, garde mi konstantas tra l’ tuta nokt’.
Ne timetu, kara mia, tra l’ tuta nokt’;
Paca restu koro via, tra l’ tuta nokt’;
Ĝojo en mateno venos, ree vin espero benos,
Eĉ se dormon sonĝoj ĝenos tra l’ tuta nokt’.
Vin anĝeloj prizorgados, tra l’ tuta nokt’;
Liton vian ĉirkaŭados tra l’ tuta nokt’;
Ili vin per amo dia gardos de danĝero ĉia;
Dolĉa estu dormo via tra l’ tuta nokt’.
Eksteraj ligoj
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Tra L' Tuta Nokt'



