Historio: » Terpomo
Terpomo
Traduko de Jefim ZAJDMAN
Teksto
Memorigante pasintjaran terpomon,
Vizaĝo via aperis en tramvagono.
Ho, aĉulin’, de mia sort’ virin’!
Mi ridetos al vi sen plor’ kaj ĝemad’
El sub la rad’.
Vizaĝo via aperis en tramvagono.
Ho, aĉulin’, de mia sort’ virin’!
Mi ridetos al vi sen plor’ kaj ĝemad’
El sub la rad’.
Parolis ĉiuj - restis mi malatenta -
“Vizaĝ’ simia kaj animo serpenta”.
Sed eblas am’ eĉ al hipopotam’.
Ne revenos pasi’, des pli amo nek -
Sub tramon, ek!
Do vi vizitu mian belan tombaron,
Ke tuj forflugu tuta ĝia korvaro.
Ho, timigil’ - diabloj kune mil!
Floros mi, la viol’ el subtera tavol’
Laŭ propra vol’.
Kaj rikanos al vi mia ĝoja krani’
Kun ironi’.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Terpomo



