Historio: » Tendara Adiauxa
Tendara Adiauxa
E-teksto de Jefim ZAJDMAN, Dina Lukjanec, laŭ muziko de hebrea kanto.
Tre populara kanto, kantata kutime dum lastaj vesperoj de tendaro.
Tre populara kanto, kantata kutime dum lastaj vesperoj de tendaro.
Teksto
Am Dm Am La arboj silentas konfide Dm Am en nigre vestita arbar’. C Dm Ĉe l’fajro varmiga, jen stare, jen side Am E kunvenis en rond’ amikar’. Am Dm Am Sesio, praktiko, laboro Dm Am kaj pensoj pri ĉiutagec’ C Dm forflugis momente el ĉies memoro F E kaj restis nur nia junec’.
Refreno:
Rapidos senzorge la jaroj,
alvenos post ĝojo angor’.
Sed tiuj ĉi bildoj, pasintaj kaj karaj,
abundos en nia memor’.
La voĉojn silent’ pereigos,
forlasos la montojn somer’,
sed vivos la sent’, kiu iam kunigis
amikojn dum fajra vesper’.
Refreno
Post horo sebride fluganta
vin prenos ĉefurba ekspres’.
Memoro prizorgos momentojn apartajn,
aliajn atendas forges’.
Sur polva senhoma panelo
jen staras ni mano en man’.
Nur horo por lasta vagado sencela,
rideto, senvorta rigard’.
Refreno
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Tendara Adiauxa



