Historio: » Sxipestro De Morogoro La
Sxipestro De Morogoro La
Aŭtoras Gianfranco MOLLE
Teksto
Taseto beleta, ĝi taŭgas por teo,
enmetu la lakton kaj multan sukeron.
Se forirus vi, se forirus vi
mi havus liberon.
enmetu la lakton kaj multan sukeron.
Se forirus vi, se forirus vi
mi havus liberon.
Diradis plurfoje, mi de tempa foro:
ne havu malzorgojn pri nia amoro.
Ne ŝipestro estu, ne ŝipestro estu
vi de Morogoro.
Malsperte gvidadis li ŝipon tra maro
kaj dronis dum ŝtormo kun la ŝipanaro.
Se revenus vi, se revenus vi
ni estus ja paro.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Sxipestro De Morogoro La



