Historio: » Surstrande
Surstrande
Kantas Kajto
Aŭtoras J. DUIJS kaj Nanne KALMA
Aŭtoras J. DUIJS kaj Nanne KALMA
Teksto
Kuŝas mi sur sablo varma
Preskaŭ sola sur la strando
Kaj efikas kiel brando la sonoj de la maro ĉarma
Preskaŭ sola sur la strando
Kaj efikas kiel brando la sonoj de la maro ĉarma
Sono kun eterna daŭro aŭdiĝas eĥe kontraŭ duno
Dum brilas varma suno min revigas mara plaŭdo
Okuloj miaj sekvas fore blankajn mevojn kaj enkore
Mi en tutmalnova revo ŝvebas kiel blanka mevo
Dorse sur la flava sablo kun la manoj sub la kapo
Mi libere sori povas
Flugilojn mi gracie movas
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Surstrande



