Historio: » Superstelo
Superstelo
Teksto - T. Rice; muziko - A. L. Webber, (ero el la rok-opero “Jesuo Kristo - Superstelo”)
E-teksto de Pauxlo MOJXAJEV
E-teksto de Pauxlo MOJXAJEV
Teksto
Kiam vin mi vidas premas min la mister’:
Kial vi malzorgis tute pri la afer’?
Se vi ĉion planus, iĝus vi triumfant’ -
Kial do tiel misa tempo kaj stranga land’?
Se vi venus nun, vi l’ mondon kaptus facile -
Tiutempe mankis eĉ amaskomunikiloj!
Ne miskomprenu min! Mi volas scii vin!
Kial vi malzorgis tute pri la afer’?
Se vi ĉion planus, iĝus vi triumfant’ -
Kial do tiel misa tempo kaj stranga land’?
Se vi venus nun, vi l’ mondon kaptus facile -
Tiutempe mankis eĉ amaskomunikiloj!
Ne miskomprenu min! Mi volas scii vin!
Refreno:
Jesuo Krist’, Jesuo Krist’
Kion oferis vi sen rezist’?
Jesuo Krist’, Superstel’,
Ĉu vere venis vi de l’ ĉiel’?
Kion pri la amikar’ vi diros al ni?
Kiun vi akceptas al la pint-kompani’?
Ĉu Budao estas an’ de via team’?
Mohamed’ ĉu movis monton, aŭ ĝi estis reklam’?
Ĉu eraris vi, ĉu planis vi tiun morton?
Ĉu vi sciis, ke la mort’ superos la rekordojn?
Ne miskomprenu min! Mi volas scii vin!
Refreno.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Superstelo



