Historio: » Steloj En Cxielo
Steloj En Cxielo
Rusa popola kanto, tradukis Mikaelo Bronŝtejn
Teksto
Nupte vestitan gardemon en klaro
Sonĝis mi - tie ni estis kun vi!
Steloj ĉiele, steloj en maro,
Steloj en koro de mi.
Sonĝis mi - tie ni estis kun vi!
Steloj ĉiele, steloj en maro,
Steloj en koro de mi.
Flustron folian aŭ bruon de vento
Sorbas avide nun mia anim’.
Fundo rigarda, de lipoj silento...
Amas mi, amas mi vin!
Naĝas noktombroj laŭ vasta kamparo.
Amo kaj ĝoj’ - en feliĉa uni’!
Steloj ĉiele, steloj en maro,
Steloj en koro de mi.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Steloj En Cxielo



