Historio: » Solis Nokte Ni
Enhavo
Solis Nokte Ni
El la angla tradukis Konstantin VIHxROV (Strangers in the night)
Teksto
Tempo por la am’ plej bonas nokte
Amo dum la nokt’ disfloras forte
Ĝuste dum ĉi nokt’ kunigis amo nin
Amo dum la nokt’ disfloras forte
Ĝuste dum ĉi nokt’ kunigis amo nin
Estis ĉarma vi kaj mi ĉarmiĝis
Ekridetis vi kaj misteriĝis
Kaj komprenis mi, ke estos kune ni
Solis nokte ni, du tristaj homoj ĉiam
Solis nokte ni, ĝis la momento, kiam
Diris ni “Hello”,
Sentoj venis do
Amo venis per rigardo
En la danco de miraklo
Per tenera am’ ni estos kune
Ajna nokt’ por ni aspektos sune
Dum la tuta viv’ memoros l’nokton ni.
Amo venis per rigardo
en la danco de miraklo
Per tenera am’ ni estos kune
Ajna nokt’ por ni aspektos sune
Dum la tuta viv’ memoros l’nokton ni.
Eksteraj ligoj
- http://www.eola-14.by.ru/kreado/kerch_04.htm Kantoj el Ruĝa-Ĉapuleto
- [http://www.alltones.ru/index.php?action=search&srch=Strangers+in+the+night la melodio por poŝtelefono (rusa retejo)]
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Solis Nokte Ni



