Historio: » Soleco
Soleco
Kantas Kajto, teksto de http://esperanto.net/literaturo/autor/dinwoodie.html John_Sharp_DINWOODIE, muziko de Marian NESSE.
Teksto
Ŝafisto iras sur montaro,
kie birdkantoj sonas; (2-foje)
kun la Natur’ en solidaro
solecon li ne konas.
Sed iras mi sur urbostratoj,
kie la bru’ senĉesas;
kaj meze inter la homfratoj
fremdule mi solecas.
Ŝafisto iras sur montaro,
kie birdkantoj sonas;
kun la Natur’ en solidaro
solecon li ne konas.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Soleco



