Historio: » Sola Persone
Sola Persone
Kantas Persone, muziko kaj teksto de Martin.
Teksto
Bluaj tagoj, grizaj tagoj
Kun la familio
Nigraj noktoj, blankaj noktoj
Tro multe da viskio
Kaj realeca sent’
Aperas dum moment’
Kun la familio
Nigraj noktoj, blankaj noktoj
Tro multe da viskio
Kaj realeca sent’
Aperas dum moment’
Kaj mi demandas min
Kiam mi estas kun ŝi
Ĉu mi estas sola?
Jes mi demandas min
Kiam mi estas kun ŝi
Ĉu mi estas sola?
Mi nur bonfartas en la kaoso
Dum vivo frapas vange
Mi nur feliĉas kiam mi ploras
Ĉu ne estas strange?
Kaj realeca sent’
Aperas dum moment’
Kaj mi demandas min
Kiam mi estas kun ŝi
Ĉu mi estas sola?
Jes mi demandas min
Kiam mi estas kun ŝi
Ĉu mi estas sola?
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Sola Persone



