Historio: » Sian Bluson Ludas Rok
Sian Bluson Ludas Rok
Aŭtoris, komponis, muzikas Ĵ. Dan, esperantigis, kantas Bert Schumann.
Teksto
Ŭab, ŭab, ŭab du ŭab 4-foje
En ĉiu strato de Manhatan’,
en tuta urbo San-Francisko,
publikon regis rokenrol’,
en tiu tempo brulis la ter’,
sed hodiaŭ nin trafis rap’.
En jaro kvindek, ĝis okdeja jar’,
sukceson havis rokenrol’,
ĝin oni aŭdis el ĉiu kel’
ĝin oni dancis ĝis frua maten’
sed hodiaŭ nin trafis rap’.
sian bluson faras rok’,
sian bluson kantas rok’,
La urbo Memfis’ naskis ĝin,
la tuta mondo dancis ĝin,
de Kalifornio ĝis en Pariz’,
ĝi tre rapide konkeris nin,
sed hodiaŭ nin trafis rap’.
Sian bluson ĉiam ludos rok’.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Sian Bluson Ludas Rok



