Historio: » Sariko
Enhavo
Sariko
| Teksto | Renata MUĤA |
|---|---|
| Muziko | ? |
| E-teksto | Lusi RIMON |
Teksto
Realecon nun akceptas mi kuraĝe,
Pri l’uniko nur la solan penson spronas:
Ke mi havas la sarikon en la kaĝo,
Dum aliaj tiun beston eĉ ne konas.
Pri l’uniko nur la solan penson spronas:
Ke mi havas la sarikon en la kaĝo,
Dum aliaj tiun beston eĉ ne konas.
Estas homoj turmentataj de la febro,
Dum aliaj venas kuŝi sur la plaĝon.
Sed l’ sariko laŭ destino fosas teron,
Kiun mi por ĝi enŝutis en la kaĝon.
En printempo vivo havas plian sencon,
Mi ankoraŭ en la kaĝo trovos lokon,
Se l’ sariko ekenuos en soleco,
Tiam mi por ĝi aĉetos salikokon.
Eksteraj ligoj
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Sariko



