Historio: » Salika breteto
Salika breteto
| E-teksto | Mikaelo Bronŝtejn |
|---|
Ukraina popola kanto.
Teksto
Jen salika breteto,
Breteto
Apud mia ponteto,
Ponteto
Tra la kampoj sopiras,
Sopiras
Ĉu amato reiras,
Reiras?
Ĉu amato revenos,
Revenos?
Kion por mi kunprenos,
Kunprenos?
Ruĝajn botojn portos li,
Portos li.
Por pli bela estu mi,
Estu mi.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Salika breteto



