Historio: » Rigardo tra la fenestro
Rigardo tra la fenestro
| Teksto | Eli Urbanovà |
|---|---|
| Muziko | Miĥail Povorin |
Teksto
Kaj denove fiksas sin la okuloj
Sur ekrano de fenestraj tabuloj.
Kaj denove ĉiam sama scenejo
Kun arbusto, ŝtonaj ŝtupoj, ŝoseo.
Kaj denove la ensemblo, el kiu
Centpercente mia estas neniu.
Kaj denove kaj ankoraŭ doloro,
Ĉar ne venas la ŝatata aktoro.
Kaj denove mi klopodas konkludi,
Ke ni devas niajn rolojn finludi.
Kaj denove mi verkante martiras,
Kiel granda reĝisoro deziras.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Rigardo tra la fenestro



