Historio: » Revoj
Revoj
Kantas Persone, muziko & teksto: Martin
Teksto
Pluva Aprilo, sankta evento
Cerba trankvilo, falo sen pento
Ho kara, pluveto en via harar’
La birdkantad’
Kaj la gitar’
Refreno:
Revoj - Falu surteren
Amo - Iru inferen!
Kontraŭ avertoj, kanto kaj rido
Firmaj asertoj, sendaŭra valido
Vi prenis min por unu foj’
Por eta lud’
Por kurta ĝoj’
Refreno
Do kio okazis?
Ĉu vero aŭ fantazi’, eterno aŭ sekund’?
Venu rakonti
Renkontu min en la nokto sur fragila grund’
Kaj prenu min por unu foj’
Por ajna kaŭz’
Por kurta ĝoj’
Refreno
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Revoj



