Historio: » Rakonta Silentado
Rakonta Silentado
Kantas Team, Kinĉek/ Uliĉny - Silfer
Teksto
Pluv’
rakontas sen vort’, sed
en si doloras ankaŭ rid’...
ĉu ĝin nomi ted’?
rakontas sen vort’, sed
en si doloras ankaŭ rid’...
ĉu ĝin nomi ted’?
Via
same nun sonas paŝ‘:
laŭ vitral’ eĥas inter nin
silentad’, silentad’.
Refreno:
Surda hor’
en ĝi nun
rulas nin
muta film’.
Rol’
enua por vi plej...
vane mi legas el via lip’:
vi mutas al mia sol’.
Pluv’:
tra gutar’ lacas spir’,
vi ŝajnas paĝ’ en brokantlibr’
kaj mi rekonat’.
Refreno
Vi ĉifron havas de l’ rakont’,
en vort’ muto maskon prenis
el ni, kiu demandas ĉu la am’
plu spiras, plu spiras...
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Rakonta Silentado



