Que Sera Sera

E-tekstoJay LIVINGSTONE

De la filmo The man who knew too much (la homo kiu sciis tro multe). Kantis Doris Day. La refreno “Qué será, será” [ke será será] estas en la hispana lingvo kaj signifas “Kia estos mia vivo?”. (aldono de Diana) “Ĝi signifas - kio estos, tio estos. Kaj ĝi signifas ke oni vidu kiu alportas la futuro.

Teksto

C
Demandis mi en infanaĝ
Dm
Pri de l’ estonto mistera paĝ‘,
G7
Ĉu feliĉigos la vivo min,
C
Respondis la patrin’:

Refreno:

C7 F
“Qué será, será...”
C
Per nekomprenebla vort
G7
Parolas venonta sort’,
C
“Qué será, será...”

Kaj same mia amatin’
Respondis pere de tiu kant’,
Dum mi varmege certigis ŝin
Esti fidelamant’.

Refreno

Nuntempe kun grandega pet’
Demandas same mia filet’,
Kaj mi respondas simple al li
Per tiu melodi’:

Refreno

Tiel ĝis la mort’...

Poŝtelefone

MID-dosiero por ŝarĝi la melodion per WAP.

Personalaj iloj