Historio: » Prujnornamo
Prujnornamo
O.Obuĥov, Andrej OBREZKOV
Teksto
Vi ĉiele serenas
Sed malvarmas vi neĝe,
Prujnornam’ sur fenestroj
Estas fide gardanta vin heĝo,
Kiun mi ne kapablas trabati.
Sed malvarmas vi neĝe,
Prujnornam’ sur fenestroj
Estas fide gardanta vin heĝo,
Kiun mi ne kapablas trabati.
Kaj vin trafis torporo eterna,
La okuloj maldiafanas,
En vizaĝoj de maskobalo
Lipoj ion dezirus rakonti,
Sed ŝtoniĝas la prujnornamo,
Mi ne povas ĝin rompi per mano,
Ne scipovas varmigi per spiro.
Se vi iam torporon forskuos,
Se degelos glacio de heĝo
Malgraŭ glaŭka frosta sinstreĉo, -
Vi min voku kaj mi nepre venos
Kaj ni vidos fajreran irizon...
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Prujnornamo



