Historio: » Posxtelefone
Posxtelefone
Havigi novan melodion al via poŝtelefono eblas per kelkaj manieroj. Ĉi sube temas pri GSM-telefonoj, sed por aliaj sistemoj situacio povas sami.
- Muzika redaktilo
- Se via telefono havas muzikan redaktilon, prenu kodojn, kiujn vi vidas en kantopaĝo kaj enigu ilin (konsultu pasporton de via telefono).
- Se vi ne trovas modelon de via telefono inter haveblaj, vi povas uzante retservoj transkodigi la haveblajn al kodoj de via telefono (vd. “Eksteraj ligoj”).
- Per tiu metodo vi povas aldoni nur unuvoĉajn melodiojn.
- WAP-aliro
- Unue esploru, ĉu via telefono komprenas la kodigon de iu melodio (MIDI (mid), MMF, WAV, k.a.).
- Enklavu adreson (ekz. http://ikso.net/~kantarstoko/laesp1.mid) al WAP-retumilo kaj klaku “starto”.
- Melodio aŭtomate ŝarĝiĝos kaj vi bezonos nur savi ĝin. Konsultu vian GSM-tarifon pri prezo de la servo.
- Ĝenerale la melodioj povas esti multvoĉaj kaj ankaŭ unuvoĉaj.
- Kablo, IR-konektilo, Bluetooth
- Esploru, ke via telefono komprenas la kodigon de iu melodio (MIDI (mid), MMF, k.a.).
- Savu dosieron en via komputilo kaj uzante specialan programaron ŝarĝu ĝin al via telefono.
- Melodioj povas esti multvoĉaj kaj ankaŭ unuvoĉaj.
Eksteraj ligoj
- http://www.alltones.ru/bvconvert.php - konvertilo por melodioj (retejo en la rusa)
- http://www.convert-ringtones.com/ - konvertilo en la angla
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Posxtelefone



