Historio: » Postrigardata Karavano
Postrigardata Karavano
Kantas Kajto, teksto kaj muziko de Nanne KALMA
Teksto
Postrigardate de infano, neordinara karavano
Lante malaperas en kampara panoram’
Estas trupo de muzikistoj, de marionetludistoj
Estonte dum kermeso la apogeo de la program’
Lante malaperas en kampara panoram’
Estas trupo de muzikistoj, de marionetludistoj
Estonte dum kermeso la apogeo de la program’
Kiel ĉiam babilante, ŝercante kaj ridante
Normale la artistoj kondukas dum la maten’
Intertempe la gvidanto transdonas al lernanto
La lertaĵojn bezonatajn
La sekretojn de prezentado kun la fama arleken’
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Postrigardata Karavano



