Historio: » Post La Scenejo
Post La Scenejo
Kantas Kajto, aŭtoras Sylla CHAVES kaj Marian NESSE
Teksto
De la kulisoj en la mortsilento
Nur eĥas la ridado de l’ aŭdantar’
Kaj en angul’ vidiĝas la turmento
Kaj larmoj de aktor’ pro vivamar’
Pro la senreciproko de l’ korsento
Pro klaĉoj, pro perfid’ . . . sed haltas, ĉar
Forviŝas larmojn kaj post nur momento
Ridete supreniras . . . Majstra far’
Jen sperta la ludisto: mia koro
Post la scenej’, ĝin premas la doloro
Ĝi ĝemas, sed tuj poste, laŭ kutimo
Sufokas ploron, kaj dum tremon ĉesas
Forlasas la kulisojn de l’ animo
Vestita per rideto,
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Post La Scenejo



