Historio: » Portas Gala akvon
Portas Gala akvon
| E-teksto | Lusi RIMON |
|---|
Ukraina popola kanto “Нэсэ Галя воду”.
Vd. ankaŭ tradukon de V.Kononjuk.
Teksto
Portas Gala akvon
Portas Gala akvon,
L’vekto ritme zumas,
Apud ŝi Ivaĉjo
Trote alvinkumas.
Portas Gala akvon,
L’vekto ritme zumas,
Apud ŝi Ivaĉjo
Trote alvinkumas.
- Gala, mia, Gala
Donu akvo-gluton,
Donu vin, beleta,
Vidi nur minuton!
- Estas jen la puto,
Trinku ĝis la sato.
Zorgas mi ĝardenon,
Ĝoju pro vidato.
- Vi ne aspergetas,
Kiom ajn mi plantas.
Kiom ajn mi flirtas
Tamen vi ne flatas.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Portas Gala akvon



