Historio: » Por Paco
Por Paco
| Teksto Muziko | Gianfranco MOLLE |
|---|
Teksto
Jen mia propono,
sinjoroj kaj kamaradoj:
lokigu la venontan konferencon,
kie ĝi tuŝas vian konsciencon.
sinjoroj kaj kamaradoj:
lokigu la venontan konferencon,
kie ĝi tuŝas vian konsciencon.
Ne post imponaj fasadoj,
kun ĵurnalistoj en balkono:
aranĝu ĝin ĝia kuŝ-hospitalo
Morgaŭ miregos en ĵurnalo:
“Finfine ĉiuj ŝtatestroj scias,
ke homa vivo kostas iom pli
ol ŝtatestroj kutime opinias”.
Jen pacpropon’ de ordinara mi.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Por Paco



