Historio: » Pomo-Pomo
Pomo-Pomo
Muziko kaj teksto de V.Vorobjov
Teksto
Pomo, pomo - bela nomo,
Dolĉa frukto vi.
Se mi estus reĝo, mi sidus sur seĝo
Kaj manĝus pomojn tri.
Dolĉa frukto vi.
Se mi estus reĝo, mi sidus sur seĝo
Kaj manĝus pomojn tri.
Brilu, brilu, eta stelo - diamanto sur ĉielo,
Diru, kiu estas vi, tiel alta super ni.
- Ba, ba, ŝafo, ĉu vi havas lanon?
- Jes, tri sakojn, prenu en la manon;
Unu por la mastro, unu por mastrin’,
Kaj unu por la eta knabo
Sur la strata fin’.
Sidas urso ĉe la tablo,
Manĝas konfitaĵon.
“Donu,- petas muŝo laŭte,-
Donu tuj dolĉaĵon!”
Tiam koleriĝis urso,
Frapas per piedo -
Flugas for kriante muŝo,
“Vi estas apaĉego!”
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Pomo-Pomo



