Historio: » Para-Fino
Para-Fino
| Teksto | Sabine TRENNER |
|---|---|
| Muziko | Nanne KALMA |
| Plenumas | Kajto |
Teksto
Posttagmezo, matineoj, polonezo, du tineoj.
Spontanea grando amo. Par’ tinea mam’ ĉe mamo.
Novaj revoj kaj sopiroj, ne plu devoj, nur inspiroj.
Nokto venas. Jen kandelo. Koroj svenas. Amfabelo.
Li admiras ŝin senfine. Ŝi deziras lin intime.
Vera amo ne mensogas. Luma flamo tre allogas.
Flam’ kandelas, par’ koketas, kor’ fidelas, par’ balekas.
La kandel’ el parafino. Flamekhel’ ... kaj para fino.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Para-Fino



