Historio: » Olda Pian'
Enhavo
Olda Pian'
| Teksto | A. Ivanov |
|---|---|
| Muziko | M. Minkov |
| E-teksto | Pauxlo MOJXAJEV |
Kanto el la sovetia filmo “Ni estas el ĵaz-bando”
Teksto
Olda pian’
Trem-protestas:
En la program’ -
Nur fugoj estas.
Ĝi timas treme-skue,
Ne Baĥo plue,
Sed ludas ĝin jam mia man’...
Olda pian’,
Kredu min, kredu min, olda pian’!
Trem-protestas:
En la program’ -
Nur fugoj estas.
Ĝi timas treme-skue,
Ne Baĥo plue,
Sed ludas ĝin jam mia man’...
Olda pian’,
Kredu min, kredu min, olda pian’!
Pri l’malfacil’
Mi komrenas,
Sed nova stil’
La mondon tenas.
Ja venis nova fazo -
La faz’ de ĵazo;
Mi vin kompatas, ho, kompan’...
Olda pian’,
Kredu min, kredu min, olda pian’!
En l’hor’,
Kiam tuŝas vin man’ je l’ klavar’,
Al for’
El la kor’ flugas trist’ kaj amar’.
Vi min helpos dum malfeliĉ’ kaj malsan’,
Sagaca, kaj laca pian’!
Eksteraj ligoj
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Olda Pian'



