Historio: » Nuboj Modloplastaj
Nuboj Modloplastaj
El la rusa tradukis Aleksandr BLINOV (Oblaka iz plastelina).
“Plastilin” (ruse) estas en Esperanto ne “modloplasto”, sed “modlopasto”.
“Plastilin” (ruse) estas en Esperanto ne “modloplasto”, sed “modlopasto”.
Teksto
Nuboj en ĉielo - kvazaŭ modloplast’
Vento iom pensis, kaj aperis kat’
El la griza nubo - ankaŭ kat-muzel’
Blanka kat’ kaj nigra. Kio venos el?
Vento iom pensis, kaj aperis kat’
El la griza nubo - ankaŭ kat-muzel’
Blanka kat’ kaj nigra. Kio venos el?
Nuboj, nuboj modloplastaj (3-foje)
Se al mi aĉetus panjo (2-foje)
Mi modelus diamanton
Rinoceron, elefanton
Kanguruon kaj galanton
ta-ta ta-ta ta-ta-ta-ta
param-pam pa-pa-pa-pam u u u u
Katoj en ĉielo tuj kverelis ek
Indigniĝis vento kaj ekkriis “Pek!”
Kia do tiela vera estas kat’
Kies la unua estos ungograt’?!
Ĉion tuj aranĝis vento - la bravul’
Por la kvereleto ĉesu en nebul’
Kreis ĝi hundeton, lasis ĉasi ĝin
Longe ĝi serĉados tiujn katojn ĉi!
Eksteraj ligoj
- http://www.eola-14.by.ru/kreado/kdchk_01.htm Kantoj de ĉeboksara koruso
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Nuboj Modloplastaj



