Historio: » Novjara Abio
Novjara Abio
Rusa popolkanto, tradukis G. Silfer.
Teksto
Frosto en vintro kaj eta la abi’,
prenu al varmo por gardi ĝin ĉe ni. (2-foje)
Bunta abio en glora la rebril’,
kuko miela ĉe ora la strobil’.
Pendas girlandoj, ekdancas kunular’,
gaja, tre gaja pro la Nova jar’!
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Novjara Abio



