Historio: » Laste
Laste
- 13-02-2008 Novaĵletero 2
- 12-02-2008 Aldone al viatubaj filmetoj aperis ebleco enpaĝigi filmetojn kun subtekstoj de retservo Overstream. En tiu servo ĉiu povas aldoni subtekstojn al filmetoj de YouTube, Google Video, MySpace Video, Dailymotion, Veoh kaj Megavideo. Sintakso similas al tiu de YouTube.
- 04-02-2008 En la kantaro aperis nova ebleco enigi viatubajn (YouTube) filmetojn al viki-paĝoj
Uzante novan etikedon Filmo vi povas trovi tiujn paĝojn.
- 25-12-2007 Ĝojan Kristnaskon, kiuj jam festas, alvenon de Nova Jaro, kiu nepre alportos al vi feliĉon kaj plej varmajn bondezirojn al ĉiuj muzikemaj samideanoj!!!
- 16-11-2007 Laŭ freŝaj kalkuloj kvanto de kantoj en la kantaro superis 800! Ĝenerala kvanto de paĝoj superas 1100! Hura!
- 14-11-2007
Unufoje en historio de Kantaro-vikio iu fuŝatako kaŭzis malfunkcion de tuta vikiejo dum unu tago. Pardonon, se vi tiutempe deziris veni tien.
- 03-11-2007 Ricevitaj permesoj publikigi kantojn el kasedo Antaŭ du jaroj de KONISI Gaku, MIKI Ŝikoŭ...
- 01-09-2007 Kompletiĝis la albumo “Internacia Lingvo” de Daniel HADDAD.
- 25-07-2007 Ricevita permeso kopii kantotekstojn de Lusi Rimon
- 14-07-2007 Roĝer BORĜES kompletigis albumon de Supernova.
- 23-03-2007 Kompletiĝis albumo “Karteta dom’” de Inspiro.
- 16-03-2007 Gastlibro redaktebla sen ensalutigo. Bv. esprimi vian opinion rilate de la kantaro!
- 09-03-2007 Ekfunkciis nova sxelo por la kantaro. Ĝi uzas DokuWiki. Enhavo estis reprenita de malnova kantaro krom kelkaj lastatempaj ŝanĝoj. Malnova vikio estis translokita al http://www.ikso.net/kantaro-malnova/ ĝis ĉiuj lastaj ŝanĝoj ne estos kopiitaj.
2006
- 24-01-2006 Ricevita permeso publikigi tekstojn de KD "Destin'" (V. Soroka)
- 22-01-2006 Ĉiuj kantoj el albumo “Revas mi” de Ekvinokso haveblas, samkiel kantoj de [http://ikso.net/kantaro/?search=OBREZKOV Andrej OBREZKOV]
- 16-01-2006 Martin STRID permesis preni tonsilabajn melodiojn de http://tone.se
- 13-01-2006 Andrej OBREZKOV permesis publikigi liajn kantojn kun indiko de aŭtoreco. Petinto Ljosxa KUZNECOV
- 06-01-2006 Kvanto de kantotekstoj superis 500! Je la 06-01-2006 en la kantaro haveblas 515 kantoj.
- 05-01-2006 Ricevita permeso publikigi kantotradukojn de Roel HAVEMAN. Ilin eblas preni de http://www.tekstoj.nl. Petinto Ljosxa KUZNECOV
2005
- 03-12-2005 Ĉiuj tekstoj el albumo Pluke-Traduke de Pauxlo MOJXAJEV kun unua en la kantaro indiko al publikiga permesilo.
- 27-07-2005 Unua atako al la kantarpaĝoj! Ekde 20-05-2005 enhavo de kvar paĝoj estis anstataŭigitaj per ekstertemaj ligaroj.
- 18-05-2005 Aperis tekstoj de kelkaj infanaj kantoj, ĉefe germandevenaj. Kelkaj notitaj kiel famaj dum REF. (ekz. Papilio)
- 06-05-2005 En la kantaro ekaperis [http://ikso.net/kantaro/?search=Jefim+ZAJDMAN kantotekstoj] de fama ukraina e-isto Jefim ZAJDMAN. Inter aliaj estas tradukoj de: Dum Brulas La Kandel, Por Tiuj Kiuj En Maro de Aleksandr MAKAREVIĈ; Vals-Boston de Aleksandr ROZENBAUM; Deziro, Meznokta Trolejbuso de Bulat OKUĜAVA kaj multaj aliaj.
- 29-04-2005 [http://www.vinilkosmo.com/?newsletter=12&lge=e Informletero de Vinilkosmo n-ro 12] enhavas anoncon pri la kantaro. Same dankon al Floreal Martorell!
- 04-04-2005 [http://esperanto.org/Ondo/ La Ondo de Esperanto] en aprila numero aperigis artikolon de Floreal Martorell pri muziko en Interreto. Inter aliaj estas menciita kantaro-vikio. Dankon al Floreal Martorell!
2004
- 21-09-2004 Ĉiuj albumoj de Persone pretas!
Novaĵletero 1, sep, 2004: En kantaro pli ol 300 kantotekstoj
- 17-09-2004 Kvanto de kantotekstoj superis
‘300‘! Lastaj aldonoj: “En la spegulo” (Persone), tekstoj de Kajto. Ankaŭ nove: [http://ikso.net/kantaro/?search=Posxtelefone melodioj] por poŝtelefonoj, utila uzo de [http://ikso.net/kantaro/Sekcinomoj sekcinomoj]
- 14-09-2004 Nova sekcinomo [http://ikso.net/kantaro/?search====+Mankas+teksto+=== Mankas teksto] montros al vi liston de kantoj sen teksto
- 29-08-2004 Aperis listo de uzeblaj Sekcinomoj. Ili krom strukturigo de la paĝoj ebligas facilan elekton de similaj paĝoj. (klaku ligojn en tiu paĝo)
- 28-07-2004 Dank’al internacia kunlaboro jam pretas du albumoj de Merlin.
- 20-06-2004 Finfaritaj estas kantoj el KD Jen Nia Mondo.
- 30-05-2004 Jen por vi ankoraŭ unu kolekto: Revas mi.
- 21-05-2004 Ekde nun bildoj por kantarpaĝoj eblas konservi en www.ikso.net/~kantarstoko. Por tio antaŭ metu la bildon al la [http://groups.yahoo.com/group/kantaro/ diskutejo]. Poste ili estos transmetitaj al la stoko.
- 10-05-2004 Nova paĝo Artikoloj servas por listigi interesajn artikolojn.
- 04-04-2004 Kantotekstoj por Oraj Kantoj-4 jam finfaritaj dank`a’ Garik KOKOLIJA.
- 26-03-2004 Aperis kantoj de Maria Kocxetkova kaj Andrej OBREZKOV
- 20-03-2004 Nova indekso Kantoj De IJK-2004
- 24-02-2004 Kreita [http://groups.yahoo.com/group/kantaro/ dissendolisto] ĉe Yahoo por konservi uzatajn en la kantaro dosierojn kaj diskuti pri la kantaro ĝenerale.
- 08-02-2004 Guantanamera estis lasta kanto el KD Oraj Kantoj-3, kiu dume mankis
- 08-02-2004 Kantoj el KD Oraj Kantoj-2 estas por via dispono plene!
- 07-02-2004 Aboca indekso nun havas pli bonan aspekton ene. Ekz. vd. N O P
- 04-02-2004 Estas komplete enretigitaj kantoj el KD Oraj Kantoj-1
2003
- 23-12-2003 Plej konataj kantoj de Merlin nun legeblas
- 20-11-2003 Aperis unuaj priskriboj por gitaraj akordoj
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Laste



