Historio: » Nin Portas Plu
Nin Portas Plu
Ĉeĥa popolkanto
Teksto
Nin portas plu kaj plu rivera ondo,
nin ĉirkaŭprenas arbara mondo,
nin portas plu kaj plu rivera flu’,
nin portas plu kaj plu rivera flu’.
nin ĉirkaŭprenas arbara mondo,
nin portas plu kaj plu rivera flu’,
nin portas plu kaj plu rivera flu’.
Remiloj kaj ŝipet’ ja estas etaj,
ĉu por reveno ni estas pretaj,
aŭ ĉu nin portu plu rivera flu’,
aŭ ĉu nin portu plu rivera flu’?
Nin portas plu kaj plu ondet’ petola,
sub kiu ludas fiŝet’ ne sola,
nin portas plu kaj plu rivera flu’,
nin portas plu kaj plu rivera flu’.
La-la-la...
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Nin Portas Plu



