Historio: » Ne la vento per veado plenas
Ne la vento per veado plenas
| E-teksto | Lusi RIMON |
|---|
Rusa popola kanto “То не ветер ветку клонит”.
Teksto
Ne la vento per veado plenas
Kaj ne kverkoj ĝenas en la ĥor’,
Sed la koro, koro mia splenas,
Kvazaŭ bosko dum aŭtuna plor’
Kaj ne kverkoj ĝenas en la ĥor’,
Sed la koro, koro mia splenas,
Kvazaŭ bosko dum aŭtuna plor’
Trivas vivo sen amato,
Pasas sen anim-akord’,
Estas do de l’ sorto mi punata –
Sen karul’ treniĝi ĝis la mort’.
Ronĝas min angor’ interna
Kor-insida korodi’,
Estingiĝu do mia lucerno,
Sam-finbrulos ankaŭ mi.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Ne la vento per veado plenas



