Min vokas iamo

MuzikoĴomart Amzeyev
E-tekstoMikaelo Bronŝtejn
KantasĴomart kaj Nataŝa

Min vokas iamo ... aŭtuna ornamo -
pluvplena sopir’.
Min vokas somero kaj sola ameno -
tendara admir’.

Ensonĝe, ensvene aperas revene
somera visi’
la fajra, la suna kaj - iu pli juna,
simila al mi.

Sopir’ surpapere. Fajfetas despere
la fluto de l’vent’
kanteto de l’amo al mia iamo
ne eblas reven’.

Kaj larmas la koro kaj lamas angoro
tra pluva ekfrap’.
Mi diras - Sufiĉe! Sed tristo senfine
nur - skrap’!

Ĉu decas heziti? Ne ĉesu militi
por ĝojo sen lim’...
Min vokas tendara medi’senkompara.
Sopiras anim’.

Kaj larmas la koro, kaj lamas angoro
tra pluva ekfrap’
Mi diras - Sufiĉe! Sed tristo senfine
nur - skrap’!

Min vokas iamo ... aŭtuna ornamo -
pluvplena sopir’.
Min vokas somero kaj sola ameno -
tendara admir’.


Personalaj iloj