Historio: » Mi En Cxiu Somer
Mi En Cxiu Somer
Kanto devenas de “malnovaj” SEJToj. (Sovetiaj E-Junularaj Tendaroj)
Teksto
Mi en ĉiu somer’
venas en la tendaron,
amas mi kun tener’
la rondon karan.
Eterne min vokas Esperantujo, vokas Esperantujo,
plej bonvena sur Ter’, plej bonvena sur Ter’.
Simpla nur interes’
faris min batalanto
por neprega sukces’
de Esperanto.
Kaj ĝojas mi, ke mi iras la vojon, ke mi iras la vojon,
vojon de la progres’, vojon de la progres’.
Kovinkiĝis mi jam,
post la SEJT-partopreno -
estas lingvo por am’,
por la kompreno.
Do, estu SEJT, estu ĉiam tendaroj, ĉiam tendaroj,
vivu ni por ĉiam’, vivu ni por ĉiam’.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Mi En Cxiu Somer



