Maro Belon Donas

Ŝerca kanto, por rusaj oreloj sonanta ege simile al itallingva. Certe ĝi estas verkita inspirite de “kvazaŭ-itala” kanto en populara rusa filmo “Formula ljubvi” (Formulo de Amo).
Ne serĉu profundan sencon. Atentu: “plu” sonas por rusoj kiel radiko de vorto “kraĉi”. Pro tio oni ŝatas aldoni en indikita per (!) loko ruslingvan interjekcion por “kraĉ!”.

Teksto

Maro belon donas
kaj por mi kanzonas.
Kantas mi sen amo sed pri amo.
Donas bel’ amaron,
kredas mi kantaron,
damo por momento, kaj ŝi plaĉu plu.(!-tjfu!)
Unu, unu, unu, unu momento,
unu, unu, unu komplimento,
unu, unu, unu santimento,
sakramento, sakramento, sakramento!

Posxtelefone


Personalaj iloj