Historio: » Maja nokto
Maja nokto
| Teksto | G. Deŝkin |
|---|---|
| Muziko | A. Gvozdirev |
Teksto
Arĝenta luno brilas
Dormanta super val’.
Kaj en ĝardeno trilas
Mallaŭte najtingal’.
Dormanta super val’.
Kaj en ĝardeno trilas
Mallaŭte najtingal’.
Trankvilo kaj silento.
Mi sidas en ĝarden.
Al mi alblovas vento
Odoron de jasmen’.
Ho, bela nokto maja.
Ho, flora bonodor’.
En mia kor’ malgaja
Sopiro iras for’.
Kaj sidas mi ravita
Per ĉarmo de printemp’.
Al kor’ elturmentita
Alvenis bela tent’.
Min jam plenigas fortoj,
Kaj vivi volas mi.
Mi povas venki l’sorton,
Batali kontraŭ ĝi.
Arĝenta luno brilas
Dormanta super val’.
Kaj en ĝardeno trilas
Mallaŭte najtingal’.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Maja nokto



